Saltu al enhavo

Valhermoso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valhermoso
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo)
Poŝtkodo 19390
Demografio
Loĝantaro 21  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 1° 58′ U (mapo)40.783055555556-1.9666666666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 1° 58′ U (mapo) [+]
Alto 1 243 m [+]
Areo 29 km² (2 900 ha) [+]
Valhermoso (Kastilio-Manĉo)
Valhermoso (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Valhermoso
Valhermoso (Hispanio)
Valhermoso (Hispanio)
DEC
Situo de Valhermoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valhermoso [+]
vdr

Valhermoso [balerMOso] ("bela valo") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 21 loĝantoj sur areo de 29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 0,7 loĝantoj/km².

Situo kaj geografio

[redakti | redakti fonton]

Valhermoso situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo (Molina-Alta Taĵo) en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 1243 m super marnivelo; je 147 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo, kaj je 214 km el Madrido, la ŝtata ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°46′59″N 1°58′00″Ok. Najbaras la municipoj Tierzo, Fuembellida kaj Corduente.

Parto de la municipa teritorio troviĝas en la Natura Parko Alta Taĵo.

La klimato estas kontinenta kun influo de montaro: tre malvarmaj vintroj kaj mildaj someroj.

panoramo

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el 310 en 1940 al 52 en 1991 kaj plu falas, do oni perdis loĝantojn pro diversaj kialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valhermoso, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valhermoso kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 21 en 2023.

Ekonomio kaj socio

[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Rura turismo: bela pejzaĝoj en naturo; ĉasado de cervoj, kapreoloj, aproj, damaoj kaj montokaproj, kaj por malgranda ĉasado de ruĝkrura perdriko, kunikloj kaj leporoj. Preĝejo de la Asunción (Ĉieliro) kun interesa plafona kasonaro el ligno. Tipa domego, el la 18-a jarcento, Ermitejo de la Virgulino de la Soleco. Tipa popola arkitekturo, lastatempe restaŭrita per elementoj propraj el pasinto: fasadoj el ŝtono, fenestroj kaj pordoj el ligno, traboj el ligno de junipero. Estas porinfana parko kaj murpilka ludejo. En somero estas trinkejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]