Saltu al enhavo

Fuentelahiguera de Albatages

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fuentelahiguera de Albatages
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Kamparo de Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19182
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Carlos Vaamonde Gamo (AIF, 2023-2027)
Demografio
Loĝantaro 109  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 47′ N, 3° 18′ U (mapo)40.786666666667-3.3066666666667Koordinatoj: 40° 47′ N, 3° 18′ U (mapo) [+]
Alto 901 m [+]
Areo 52,41 km² (5 241 ha) [+]
Fuentelahiguera de Albatages (Kastilio-Manĉo)
Fuentelahiguera de Albatages (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Fuentelahiguera de Albatages
Fuentelahiguera de Albatages (Hispanio)
Fuentelahiguera de Albatages (Hispanio)
DEC
Situo de Fuentelahiguera de Albatages

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentelahiguera de Albatages [+]
vdr

Fuentelahiguera de Albatages [fŭentelaiGEra dealbaTAĥes] ("fonto de la figarbo de A.") estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 109 loĝantoj sur areo de 52,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2,1 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas fuentelahigueranos.

Fuentelahiguera de Albatages situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 901 m super marnivelo; je 25 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°47′12″N 3°18′24″Ok.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Galápagos, Gvadalaĥaro, Málaga del Fresno, Malaguilla, Matarrubia, Valdenuño Fernández kaj Viñuelas.

Etendon de la municipa teritorio ene de la provinco Gvadalaĥaro
La preĝejo.
Nordokcidente: Villaseca de Uceda Norde: Matarrubia Nordoriente: Malaguilla
Okcidente: Viñuelas Oriente: Málaga del Fresno
Sudokcidente: Valdenuño Fernández Sude: Galápagos Sudoriente: Guadalajara

Dum la dua duono de la 19-a jarcento la loĝantaro estis ofte super 500 loĝantoj, sed poste venis dekadenco kaj la loĝantaro malpliiĝis.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 488 loĝantoj en 1930 al 123, tio estis oni perdis pli ol 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Fuentelahiguera de Albatages, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Fuentelahiguera de Albatages kie oni falis al la nunaj 109 loĝantoj en 2023, spite la proksimecon al la provinca ĉefurbo.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Ruta turismo: Preĝejo de Sankta Andreo de la 17-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]