Saltu al enhavo

Valdeconcha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Valdeconcha
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Komarko Alkario
Poŝtkodo 19132
Demografio
Loĝantaro 47  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 27′ N, 2° 53′ U (mapo)40.456111111111-2.8766666666667Koordinatoj: 40° 27′ N, 2° 53′ U (mapo) [+]
Alto 752 m [+]
Areo 23,4747 km² (2 347 .47 ha) [+]
Valdeconcha (Kastilio-Manĉo)
Valdeconcha (Kastilio-Manĉo)
DEC
Situo de Valdeconcha
Valdeconcha (Hispanio)
Valdeconcha (Hispanio)
DEC
Situo de Valdeconcha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valdeconcha [+]
vdr

Valdeconcha [baldeKONĉa] (Valo de Konko, tiu aperas kiel pekteno en la blazono) estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 47 loĝantoj sur areo de 23,47 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas valdeconcheros [baldekonĈEros] respektive valdeconcheras [baldekonĈEras].

Valdeconcha situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 752 m super marnivelo; je 49 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°27′22″N 2°52′36″Ok. Najbaras la municipoj Pastrana, Hueva, Fuentelencina kaj Sayatón.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 40, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Valdeconcha, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Valdeconcha kie la nombro de loĝantoj falis al la nunaj 47 en 2023.

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]