Saltu al enhavo

Coburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Coburg
Blazono
Coburg (Germanio)
Coburg (Germanio)
DEC

Map

Eŭropa Urbo • Luterurbo • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Bavario • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Supra Frankonio
Distrikto eksterdistrikta urbo
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09561
Poŝtkodo 96450
Aŭtomobila kodo CO
Oficiala Municipokodo 09463000
NUTS DE243
Subdivido 12 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Norbert Tessmer
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Markt 1
Demografio
Loĝantaro 41842 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 16′ N, 10° 57′ O (mapo)50.25846944444410.957869444444Koordinatoj: 50° 16′ N, 10° 57′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 292 m
Areo 48,30 km²
Oficiala retejo https://www.coburg.de/
vdr

La urbo Coburg situas en la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi estas eksterdistrikta urbo (mem posedas distriktajn rajtojn) kaj krome estas ĉefurbo de la ĉirkaŭa distrikto Coburg ene de la administra distriktaro Supra Frankonio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 41 842 loĝantojn.

Nomon kaj originon havas la urbo de la citadelo de Koburgo fondita laŭdire dum la regado de reĝo Henriko la 1-a. Tamen la unua mencio endokumenta ne estis antaŭ la 1207-a jaro. De 1245 estis Koburgo sidejo de linio de la grafoj de Henneberg kaj venis fine de la 14-a jarcento danke al nupto al la dinastio Wettin. De 1485 ĝi troviĝis inter la ernestaj duklandoj.

En la jarcentoj 15-a kaj 16-a Koburgo estis etapa celo por vojaĝantoj kaj komercistoj de sur la ŝoseo inter Nurenbergo tra Bamberg norden. Kiam regis duko Johano Ernesto (Saksio-Koburgo) la rezidejo lokiĝis envalen disde la monta fortreso: ĉi-loke loĝis Marteno Lutero dum la dieto de Augsburg en 1530. Eĉ dum la Tridekjara milito la citadelo ankoraŭ plene funkciis kiam repuŝiĝis en 1632 brave la atakojn de Johann von Aldringen kaj Albrecht von Wallenstein kaj devis kapitulaci nur post kvar monatoj da sieĝado fare de la imperiestra generalo Guillaume de Lamboy. En 1641 Koburgo fariĝis parto de Saksio-Altenburg. De 1835 ĝi estis rezidejo de la linio Saksio-Koburgo, de 1826 de Saksio-Koburgo kaj Gotao.[1]

Homoj rilataj la Koburgo

[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Koburg" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 11. Leipzig 1907, p. 209-210