Saltu al enhavo

Johann von Aldringen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann von Aldringen
Persona informo
Johann von Aldringen
Naskiĝo 10-an de decembro 1588 (1588-12-10)
en Grund
Morto 22-an de julio 1634 (1634-07-22) (45-jaraĝa)
en Landshut
Tombo Prüll Charterhouse (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Leonhard Aldringen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Margareta Klaut (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Johann Markus von Altringen (en) Traduki kaj Anna Maria, Gräfin von Aldringen (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo militisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1606– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann von ALDRINGEN (naskiĝinta al 10-an de decembro 1588 en Luksemburgo-Grund, mortinta la 22-an de julio 1634 en Landshut) estis germana grafo kaj imperiestra generalo dum la Tridekjara milito.

Originante al nobela familio li akompanis nobelon sur vojaĝoj tra Okcidenta Eŭropo kiu venigis lin ankaŭ al Sorbono. En 1606 estis li duobla dungosoldato en hispanaj servoj: en 1611 li fariĝis aspiranto, en 1618 kapitano (en la Arkiduka tirola landarmeo), en 1621 imperiestra subkomandanto, en 1624 kortega militkonsilisto kaj porgenerala militkomisaro.

Kun kelke da regimentoj li defendis inter 11.-24.4.1626 pontokapon apud Dessau kontraŭ Ernst von Mansfeld: post tio Aldringen promociiĝis je baroneco. Post kiam li konkeris Meklenburgion por Wallenstein, lia imperiestra moŝto Ferdinando la 2-a sendis lin al Lombardio por patropreni la konkeron de Mantovo (18.7.1630). Samloke li ŝtelis la trezorojn kaj la libroj de la duko, kiujn poste ricevis lia frato Johann Markus von Aldringen kiu episkopis je Seckau.

En 1631, sub rango de artilerimajstro, li perfortis la dukon de Virtembergo kapitulaci antaŭ la imperiestro. Malantaŭ la batalo de Breitenfeld (Leipzig) liaj trupoj unuiĝis kun la soldatoj de Tilly en Hesujo. Post ties morto, Aldringen iĝis ĉefkomandanto de la armeo de la Katolika Ligo kaj nomumiĝis regna grafo en la 10.3.1632. Kun Wallenstein batalis li apud Nurenbergo. Kiel feldmarŝalo li aktivis ĝis 1633 kun hispanoj sub duko de Feria en Bavarujo kaj Ŝvabio kontraŭ Gustaf Horn kaj Bernardo (Saksio-Vajmaro).

Finfine li eklaboris por la kortega partio kiu proskribis Wallenstein; tamen li rifuzis aresti lin en Pilzeno. En somero 1634 oni komisiis lin forpeli la svedojn el Meza Danubio kaj Supra Palatinato. Tiam li falis dum la defendo de la transirejo de Isar apud Landshut. Lia fratino kaj heredantino edzigis Hieronymus von Clary und Aldringen: tio fondiĝis la dinastio de Clary-Aldringen.

"Aldringen" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 1. Leipzig 1905, p. 287

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]