Sinagogo de Ostio
Sinagogo de antikva Ostio בית הכנסת באוסטיה | |
---|---|
sinagogo • arkeologia loko | |
Loko | |
Ŝtato | Roma Imperio, nun Italio |
Geografia situo | 41° 44′ 56″ N, 12° 17′ 19″ O (mapo)41.74888912.288611Koordinatoj: 41° 44′ 56″ N, 12° 17′ 19″ O (mapo) |
Bazaj informoj | |
Religio | judismo |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | klasika romia stilo |
Konstruado | 1-a jarcento |
Specifo | |
Ligiloj | |
La sinagogo de antikva Ostio, hebree בית הכנסת באוסטיה, estas la plej malnova templo de juda kultado en Okcidenta Eŭropo kaj unu el la plej malnovaj preĝejoj de la juda diasporo, poste nur ol la sinagogo de Deloso en Grekio.[1] Ostio- origine latine kaj itale Ostia - dum la antikva epoko estis la havena urbo de la antikva urbo Romo kaj eble ties unua kolonio. Nuntempe proksime de la antikva urbo estas moderna loĝloko samnomo, kiu apartenas al la urba teritorio de la moderna urbo Romo, kaj la antikvan loĝlokon oni nun nomas Ostia Antica. La ruinoj de la antikva havenurbo situas proksimume 23 kilometrojn sudoriente de la roma urbocentro ĉe la enfluejo de la rivero Tibero en la Mediteranean Maron. La nomo "Ostia" devenas de la latinaj vortoj os, „buŝo“ kaj ostium, „enirejo“ kaj celas la riveran enfluejon en la maron.
La restaĵoj de la sinagogo estis retrovitaj en 1961 dum la konstruado de la vojo inter Romo kaj la flughaveno Fiumicino. La elfosadoj de la ejo daŭris de 1961 ĝis 1977 sub la direkto de Maria Floriani Squarciapino, arkeologia inspektoro de Ostia de 1966 ĝis 1974.
La sinagogo etendiĝas sur 850 kvadrataj metroj kaj enhavas diversajn ĉambrojn kun malsamaj funkcioj: de la bakado de maco, tra la lavado por entombigo ĝis la kunvenejo por preĝoj.[2]
-
la menoro sur kolumno
-
la menoro sur kolumno
-
la nodo de Salomono mozaike sur planko
-
romiaj enskribaĵoj planke en marmoro
-
la menoro sur kolumno
-
la interno
-
la nodo de Salomono mozaike sur planko
-
la menoro sur kolumno