Saltu al enhavo

Riaza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Riaza
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 150  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 17′ N, 3° 28′ U (mapo)41.283055555556-3.4666666666667Koordinatoj: 41° 17′ N, 3° 28′ U (mapo) [+]
Alto 1 190 m [+]
Areo 149,49 km² (14 949 ha) [+]
Riaza (Provinco Segovio)
Riaza (Provinco Segovio)
DEC
Situo de Riaza
Riaza (Hispanio)
Riaza (Hispanio)
DEC
Situo de Riaza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riaza [+]
vdr

Riaza [RJAza] estas municipo en la oriento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Partido Judicial de Riaza, kies ĉefurbo ĝi estas.

Riaza en la provinco Segovio.
Preĝejo de Riaza.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas komponita de loĝlokoj Aldeanueva del Monte, Alquité, Barahona de Fresno, Becerril, Madriguera, Martín Muñoz de Ayllón, El Muyo, El Negredo, Villacorta kaj Serracín; kaj okupas totalan areon de 149,49 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 135 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed fakte ĝi rekuperiĝis kiel komarka centro kaj ricevo deenmigrintoj, ĉefe bulgaroj.

Ĝi distas 73 km de Segovio, provinca ĉefurbo; ĝi limas kun municipoj kaj teritorioj Comunidad de Sepúlveda-Riaza, Cerezo de Arriba kaj Riofrío de Riaza.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Ĝi apartenis al la Comunidad de villa y tierra de Haza (Burgoso). Ĝia origino datas el fino de la 11-a jarcento kaj komenco de la 12-a jarcento, kiam la deklivaro de la Centra Sistemo estis organizita per la kreado de malgrandaj setlejoj dediĉitaj al profito de brutobredado, forstado kaj minado fare de la reĝoj Alfonso la 6-a, Urraca la 1-a kaj Alfonso la 7-a. Tiu teritoria organizado estis farita post la plifirmigo de la landlimo kun Al-Andalus ĉe la valo de la rivero Teĵo. La mezepoka dokumento plej frua mencias la setlejon kiel Aldeaherreros, kaj ĝi akiris sian aktualan nomon el la 13-a jarcento.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj kaj la ermitejoj.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]