Saltu al enhavo

Kartvelio en la Somera Olimpiko 2024

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kartvelio en la Olimpikoj

Flago de Kartvelio
IOK-kodo  GEO
NOK Kartvela Olimpika Komitato
Retejogeonoc.org.ge (kartvele)
Somera Olimpiko 2024 en Parizo
28 sportistoj en 9 disciplinoj (fakoj)
Flagoportanto Laŝa Talaĥadze kaj Nino Salukvadze (inaŭguro kaj fermo)
Medaloj oro
3
arĝento
3
bronzo
1
sumo
7
Olimpika historio (detaloj)
Someraj Olimpikoj
1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024
Vintraj Olimpikoj
1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2014 · 2018 · 2022
vdr

La sportista teamo de Kartvelio konkurencis en la Somera Olimpiko 2024 de la 26-a de julio ĝis la 11-a de aŭgusto 2024 en Parizo, Francio, Eŭropa Unio. Temis pri la entute 22-a partopreno en Someraj Olimpikoj. Kunordigis la teamon la Kartvela Olimpika Komitato (kartvele საქართველოს ეროვნული ოლიმპიური კომიტეტი, [sak'art'velos erovnuli olimpiuri komiteti], GNOC).

Konkuris sume 28 kartvelaj atletoj en 9 sportaj disciplinoj. La 24-an de julio la nacia komitato anoncis, ke la teamaj flagoportantoj en la inaŭgura ceremonio estas la halterlevisto Lasha Talakhadze, do Laŝa Talaĥadze (kartvele ლაშა ტალახაძე) kaj la sportpafistino Nino Salukvadze (kartvele ნინო სალუქვაძე).[1]

la halterlevisto Lasha Talakhadze, do Laŝa Talaĥadze (jen en la olimpiko de 2020) estas la vira teama flagoportanto en la inaŭgura ceremonio

La teamo sume atingis 7 medalojn, 3 orajn, 3 arĝentajn kaj bronzan, kaj sekve ricevis la 24-an rangon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]