Historio de la koloniismo en Azio
De la komenco de la 17a ĝis la komenco de la 20a jarcento grandaj areoj de Azio estis submetitaj al la imperiismo kaj koloniismo de diversaj eŭropaj ŝtatoj.
La kialoj de ĉi tiu fenomeno estas multnombraj: antaŭ ĉio, la Industria Revolucio ankoraŭ ne estis disvastiĝinta en ĉi tiuj regionoj, kaj pro tio mankis la rimedoj al la lokaj regnoj por defendi sin antaŭ la antaŭeniĝo de la pli modernaj eŭropanoj; cetere la milita organizo de multaj aziaj ŝtatoj estis malforta kompare kun tiu de la eŭropaj potencoj; lokaj registaroj estis plejparte despotaj kaj ne tre reprezentaj; intergentaj kaj intertribaj malamoj kaj disvastigita analfabeteco malebligis krei koherajn lokajn sociojn servitajn de bona administra sistemo; Fine, la ĉeesto de multaj krudmaterialoj kaj malmultekostaj laborfortoj igis ĉi tiujn landojn aparte allogaj por sia ekspluatado.
Dispartigo de Azio fare de la eŭropanoj
[redakti | redakti fonton]- Barata Imperio - Britio, inkluzivis krom hodiaŭajn Baraton, Pakistanon, Butanon, Nepalon, Bangladeŝon kaj Birmon; la britoj superis aliajn eŭropajn konkurantojn en 1757. En 1858 la brita Krono prenis rektan regadon de Barato.
- Suda Jemeno - Britio, Brita protektorato de Adeno kaj Hadramaut ekde 1839
- Kuvajto - Britio, brita protektorato ekde 1861
- Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj - Britio, konata kiel Pirata Marbordo; brita protektorato ekde 1860
- Omano - Britio, brita protektorato ekde 1891
- Barejno - Britio, brita protektorato
- Kataro - Britio, brita protektorato
- Irako - Otomana Imperio, de 1918 ĝis 1932 Britio, brita mandato de Mezopotamio
- Jordanio - Otomana Imperio, de 1918 ĝis 1946 Britio, Brita Mandato de Transjordanio
- Israelo - Otomana Imperio, de 1918 ĝis 1948 Britio, brita mandato de Palestino
- Sirio - Otomana Imperio, de 1918 ĝis 1946 Francio
- Libano - Otomana Imperio, de 1918 ĝis 1946 Francio
- Maldivoj - Britio
- Srilanko - konkerita de Portugalio (1505), poste de Nederlando (1656) kaj fine de Britio (1796). Ĉefaj rimedoj: teo kaj kaŭĉuko.
- Kiautschou kaj Cindao Duoninsulo - kolonio de la Germana Imperiestra Regno 1888-1919
- Makao - portugala kolonio, unua eŭropa kolonio en Ĉinio (1557-1999).
- Honkongo - brita kolonio de 1841 ĝis 1997.
- Malajzio - portugala, poste nederlanda kaj fine brita. Rimedoj: kaŭĉuko kaj stano.
- Singapuro - Britio ekde 1819.
- Marŝala Insularo - Germanaj kolonioj de 1884 ĝis 1919
- Birmo - unuiĝinta al Barato fare de la britoj (1886-1937). En 1880, la francoj konstruis fervojon de Tonkino al Mandalajo: timante francan ekspansion, la britoj atakis Birmon. La loka reganto estis kaptita kaj sendita kiel kaptito al Barato.
- Indonezio kaj najbaraj insuloj - okupitaj de la nederlandanoj.
- Hindoĉinio - franca; ĝi inkluzivis Laoson, Kamboĝon kaj Vjetnamion. Diversaj lokaj ribeloj estis "pacigitaj" de la francoj.
- Tajlando - formale sendependa, efektive sub franca kaj angla influo.
- Filipinoj - hispanaj ĝis la ribelo de 1896, tiam aĉetitaj kontraŭ 20 milionoj da dolaroj de Usono post la hispan-usona milito de 1898.
- Koreio - nominale sendependa (ĝis 1910), fakte sub la influo de la Rusa Imperio. Poste japana okupado.
- Goao - Portugalio
- Timoro - Portugalio
La britoj en Barato
[redakti | redakti fonton]La falo de la mogoloj en Barato kaj la disvolviĝo de la Brita Orienthinda Kompanio
[redakti | redakti fonton]La relativa paco konservita de la Mogola imperio dum granda parto de la 17-a jarcento estis grava faktoro en la ekonomia ekspansio de Barato, kaj la riĉeco videblis en pli granda pentrarto, literaturaj formoj, teksaĵoj kaj arkitekturo. Tio allogis la unuajn eŭropajn koloniistojn: portugaloj, francoj kaj nederlandanoj limigis sin al konstruado de komercaj bazoj laŭ la marbordo, anstataŭigante islamajn komercistojn en la spickomerco. La britoj puŝiĝis ankaŭ enlanden, celante la grandan riĉecon de la lando. Ilo de la brita penetrado estis la Brita Orienthinda Kompanio, kiu ekde la frua 18-a jarcento, kun la krizo de la mogola imperio kaj la limoj inter komerca kaj politika regado ĉiam pli malklaraj, establis marbordajn bazojn. La kontrolo de la maroj de la Orienthinda Kompanio, pli grandaj rimedoj kaj pli progresinta milita trejnado kaj teknologio igis ĝin pli kaj pli fleksi sian armean muskolojn kaj igis ĝin fariĝi alloga al parto de la hinda elito; ĉi tiuj faktoroj estis decidaj por permesi al la kompanio regi super la bengala regiono antaŭ 1765 kaj flankenlasi la aliajn eŭropajn kompaniojn. Ĝia plua aliro al la riĉaĵoj de Bengalio kaj la posta pliigita forto kaj grandeco de sia armeo ebligis al ĝi la aneksado aŭ subigado de plej granda parto de Barato antaŭ la 1820-aj jaroj. Barato de tiam ne plu eksportis fabrikitajn varojn kiel longe faris, sed anstataŭe provizis la Britan Imperion per krudaĵoj kaj iĝis merkato por la britaj prilaboritaj produktoj. Multaj historiistoj konsideras ĉi tion kiel la komenco de la kolonia periodo de Barato. En 1858 la Kompanio dissolviĝis kaj Barato, kiu ĝis tiam restis politike sendependa, fariĝis brita kolonio sub la kontrolo de angla guberniestro.
La naskiĝo de hinda naciismo
[redakti | redakti fonton]Koloniismo en Ĉinio
[redakti | redakti fonton]Komence de la 20a jarcento, ankaŭ Ĉinio troviĝis en situacio de duonkolonio. Ĝi tamen konservis formalan aŭtonomecon, sen eksplicite iĝi kolonio, ĉar la dominantaj potencoj ne akordiĝis inter ili; sed se ili unuflanke estis rivaloj, aliflanke ili havis la komunan intereson teni la ĉinan merkaton malferma al eŭropaj varoj.
Ĉiu lando tenis areojn de plej granda influo:
- Germanio: Golfo de Kiautschou (aŭ golfo de Jiaozhou), Ŝandongo, valo de Huang He (Hwang-Ho).
- Rusio: Liaodong-duoninsulo, rajtoj pri la fervojo en Manĉurio .
- Britio: Weihaiwei, Jangzia Valo.
- Francio: Kantona Golfo, tri provincoj en la sudo de la lando.
- Italio, Aŭstrio-Hungario kaj Belgio: urbo Tjanĝino .
Koloniismo en Ĉinio komenciĝis per la opia milito (1839-1842): danke al facila milita sukceso, Britio devigis la ĉinan imperion malfermi siajn merkatojn al opio kaj okcidentaj varoj. La sistemo baziĝis sur la tiel nomataj "havenoj de la traktato" (komence kvin, poste pliigitaj al kelkaj dekoj), havenoj malfermitaj al internacia trafiko surbaze de "neegalaj traktatoj", kaj sur teritorioj, kiujn la ĉinoj estis devigitaj koncesii al eksterlandaj potencoj.
La dinastio Qing kiuj en la pasintaj jarcentoj sukcesis pligrandigi la imperion enigante en ĝi Tibeton, Mongolion kaj Xinjang, nun ne plu havis la forton defendi sin de la premo de eŭropanoj kaj Japanio. Imperiestrino Ciŝji kaj la nobelaro kontraŭis la modernigon kaj okcidentigon de la lando, sed ne povis kontraŭstari ĝin. La situacio generis la "ksenofobian" ribelon de la boksistoj (1899-1901); venkita de internacia koalicio, Ĉinio trovis sin eĉ pli submetita. La vera milita okupado okazis nur en la periodo inter la du militoj, fare de japana imperiismo.
Centra kaj Okcidenta Azio: la granda ludo
[redakti | redakti fonton]Germana kolonia imperio
[redakti | redakti fonton]Portugala Imperio
[redakti | redakti fonton]La portugaloj ludis marĝenan rolon en Azio, precipe en Makao kaj portugala Timoro.
Portugala Makao estas la nomo de la urbo Makao rilatanta al la periodoj en kiuj ĝi estis konsiderita transoceana provinco de la Portugala Imperio unue kaj poste de la Portugala Respubliko (1557-1910). La urbo estis kaj la unua kaj la lasta eŭropa kolonio sur ĉina grundo.
Portugala Timoro aŭ 'Timor Leste' estis la nomo de Orienta Timoro kiam ĝi estis sub portugala kontrolo.
Japanio
[redakti | redakti fonton]Japanio, kiu eĉ post la dua industria revolucio ne perdis sian naciisman kaj militisman spiriton, provis profiti de la malfacilaĵoj de Ĉinio kaj en 1895 konkeris la insulon Tajvano kaj sukcesis kontroli Koreion kaj poste grandan parton de kontinenta Ĉinio.