Saltu al enhavo

Alison Louise Kennedy

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Alison Louise Kennedy
Persona informo
A. L. Kennedy
Naskiĝo 22-an de oktobro 1965 (1965-10-22) (58-jaraĝa)
en Dundee
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater High School of Dundee (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo scenaristo
verkisto
romanisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alison Louise KENNEDY (ankaŭ konata kiel A. L. Kennedy; naskita la 22-an de oktobro 1965 en Dundee) estas skota verkisto de romanoj, noveloj kaj eseoj. Ŝi estas konata pro sia sobra tono, cinikismo, spriteco, kaj kombinaĵo de realeco kaj fantazio. Ŝi ankaŭ skribas kolumnojn kaj recenzojn por eŭropaj gazetoj [1].

Kennedy faris ŝian debuton kun la novelaro Night Geometry & the Garscadden Trains en 1990, por kiu ŝi ricevis, inter aliaj, la John Llewellyn Rhys Prize kaj The Saltire Society Scottish First Book of the Year Award . Ekde 1993, Kennedy estis unu el la malmultaj revenantaj nomoj en la listo de Granta Magazine de Best of Young British Novelists .

Kennedy estas multflanka verkisto, kies per roluloj movataj rakontoj estas karakterizitaj per granda sentemo al psikologiaj nuancoj kaj malhele drasta humuro. Aldone al ŝia verkado, Kennedy ankaŭ estas aktiva kiel tujkomediisto, instruisto, kolumnisto kaj kritikisto. Ekde 2005, ŝi estas membro de la Reĝa Societo de Literaturo.

Ŝi prezentis kiel tujkomediisto ĉe la Edinburga Franĝo kaj literaturaj festoj. Ŝia ĉefa komedia klubo estis La Stareja Komedia Klubo en Edinburgo [2].

  • Night Geometry & the Garscadden Trains (1990) ISBN 1-85799-066-8
  • Looking for the Possible Dance (1993) ISBN 0-436-23321-5
  • Now That You're Back (1994) ISBN 0-09-945711-3
  • So I Am Glad (1995) ISBN 0-09-945721-0
  • Tea and Biscuits (1996) ISBN 1-85799-757-3
  • Original Bliss (1997) ISBN 0-224-04443-5
  • Everything You Need (1999) ISBN 0-375-70747-6
  • Indelible Acts (2002) ISBN 0-224-06259-X
  • Paradise (2004) ISBN 1-4000-7945-4
  • Day (April 5th, 2007) ISBN 978-0224077866

Kolektoj de mallongaj rakontaj

[redakti | redakti fonton]
  • Stella Does Tricks (1997)
  • Dice (2001), kun John Burnside

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "Am Rande des Wahnsinns" ("On the Edge of Insanity") in the Süddeutsche Zeitung, 23/24 October 2021, p. 15. A full-page article about a visit to the Channel Islands, translated to German from the original English by Annette Meyer-Prien.
  2. "AL Kennedy: interview", Daily Telegraph, 5 August 2011

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]