Kohat
Kohat | |||
---|---|---|---|
Panoramo de Kohat
| |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 170 800 (2017) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 33° 35′ N, 71° 26′ O (mapo)33.58694444444471.441388888889Koordinatoj: 33° 35′ N, 71° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 489 m [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kohat [+] | |||
Kohat, urdue کوہاٹ, paŝtune کوهاټ estas universitata urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie ĝi estas ĉefurboj de la samnoma kantono kaj distrikto.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- areo: km²
- supermara alteco: 489 m
- loĝantaro: 228 779 (2017 [1])
- horzono: UTC+ 5 (PKT)
- poŝtkodo:
- telefonkodo: +92 922
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kohat situas sur montaro laŭ maldekstra bordo de rivero en nordokcidenta Pakistano. Peŝavaro troviĝas 46, Rawalpindi 149, Islamabado 151, Fajsalabado 290, Lahoro 355, Multano 378, Kveta 561, Sukur 701, Hajderabado 961, Karaĉio 1062 kilometrojn (aere) [2].
Historio
[redakti | redakti fonton]Urbo Kohat situas iomete for de la originala 14-a jarcenta vilaĝo, laŭdire fondita de la budhisma raĝo Kohat. La dominado de britoj daŭris de 1849 ĝis 1947. Kohat ricevis municipan statuson en 1873. Strategia milita vojo malfermiĝis en 1901 tra montpasejo de Kohat. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al la nova ŝtato Barato, samtempe islamaj rifuĝintoj alvenis al Kohat.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]1961 | 1972 | 1981 | 1998 | 2012 |
---|---|---|---|---|
49 854 | 65 202 | 77 604 | 125 271 | 166 127 |
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Kohat oni produktas kotonajn tukojn, teksaĵojn, ŝuojn kaj ledajn varojn. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri agrikulturo.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Al Kohat ĉefŝoseoj kuras el Islamabado, Peŝavaro kaj Karaĉio. La preskaŭ 2 kilometrojn longa tunelo estis konstruita en 2004 kun japana helpo kaj faras ligon al Peŝavaro. La fervoja linio startas el Rawalpindi ekde 1902 kaj finiĝas en Kohat, sed pli frue la linio daŭriĝis pli. En Kohat armea flughaveno funkcias, la plej proksima internacia flughaveno troviĝas en Peŝavaro.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kohat situas en duonarida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa temperaturo varias 15-28 °C. La jara precipitaĵo estas 504 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen dum musono (julio-aŭgusto) estas pli.
Eduko
[redakti | redakti fonton]En Kohat universitatoj kun akademioj, kolegioj funkcias.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- fortikaĵo konstruita dum dominado de britoj
- biblioteko
- naturparko en la proksimeco
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans
- [3]
-
Tombo
-
Malnovaj restaĵoj