Brazila Esperanto-Ligo
Etoso
Brazila Esperanto-Ligo - BEL estis fondita la 21-an de julio 1907[1] kaj agnoskita kiel "utila por la nacia publiko" la 21-an de oktobro 1921. Ĝi kunordigas la Esperanto-movadon en Brazilo. La Ligo disponas pri vikiopaĝo por kunredaktado de la historio de la Esperanto-movado en Brazilo.[2]
Agadoj
Interalie Brazila Esperanto-Ligo:
- Eldonas la revuon Brazila Esperantisto;
- Havas librovendejon kun verkoj en kaj pri Esperanto;
- Havas bibliotekon;
- Organizas korespondajn kursojn;
- Peras abonojn de Esperanto-revuoj kaj -ĵurnaloj;
- Okazigas ĉiujare Brazilan Kongreson de Esperanto.
Estraro
Por la mandato 2019–2020 estas membroj de la estraro[3]:
- Prezidanto: Evandro F. de Avellar
- Vicprezidanto: José Querino De Macedo Neto
- Financa direktoro: Fernando J. P. Maia Junior
- Kasisto: Sonia Maria Alves Lucio
- 1-a Sekretario: Rodrigo Tavares P. De Medeiros
- 2-a Sekretario: Leandro Oliveira Freitas
- 3-a Sekretario: Márcia Maria Cunha De Avellar
Vidu Ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj
|