Delfeno (genro)
La ordinara delfeno estas la nomo donita al du specioj de delfenoj kiuj formas la genron Delphinus. Taksonomiistoj kaj cetologoj kutime agnoskas du speciojn — nome Ordinara delfeno, kio retenas la sistematikan nomon Delphinus delphis, kaj la Longbeka ordinara delfeno, nome D. capensis.
Delfenoj | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Formo kaj grando de la Delfenoj kompare al averaĝa homo
| ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||
Spite sian nomon, la ordinara delfeno ne estas la delfeno de populara imago; tiu honoro korespondas al la Botelnaza delfeno (genro Tursiops) pro sia disvastigita uzado en marparkoj kaj sia apero en la televida serio Flipper.[1] Tamen, tiu delfeno estis la plej ofte reprezentata en arto kaj literaturo de antikva Grekio kaj Romia Imperio.[2]
Fizikaj trajtoj
redaktiAmbaŭ specioj de ordinaraj delfenoj estas mezgrandaj; plenkreskuloj gamas inter 1.9 kaj 2.5 longe, kaj povas pezi inter 80 kaj 235 kg, kvankam la gamo inter 80 kaj 150 kg estas plej ofta.[3] Maskloj estas ĝenerale pli longaj kaj fortikaj.[3] La kolormodelo de la korpo estas malkutima. La dorso estas malhela kaj la ventro estas blankaj, dum ambaŭflanke estas bildo kiel akvohorloĝo helgriza, flava aŭ orkolora antaŭ malhelgriza dorse.[4] Ili havas longajn, fajnajn bekojn kun ĝis 50–60 malgrandaj, akraj, interfermeblaj dentoj ambaŭflanke de ĉiu makzelo.[5]
Taksonomio
redakti- genro: Delfenoj - Delphinus
- Ordinara delfeno aŭ delfeno kutima - Delphinus delphis
- Tropika delfeno - Delphinus tropicalis aŭ Delphinus capensis
Notoj
redakti- ↑ "American Cetacean Society — Bottlenose Dolphin". Arkivita el la originalo en 2008-07-25. Alirita la 18an de Novembro 2018.
- ↑ Watson, L. (1981). Sea Guide to Whales of the World. p 270. ISBN 0-17-601535-3.
- ↑ 3,0 3,1 (2006) Whales, Dolphins and Other Marine Mammals of the World, p. 171–176. ISBN 0-691-12757-3.
- ↑ (2002) Guide to Marine Mammals of the World. ISBN 0-375-41141-0.
- ↑ The Common Dolphin. Arkivita el la originalo je 2008-06-19. Alirita 2008-07-03.
Bibliografio
redakti- Rice, Dale W. (1998). Marine mammals of the world: systematics and distribution. Society of Marine Mammalogy Special Publication Number 4. 231 pp.
- Encyclopedia of Marine Mammals ISBN 0-12-551340-2
- Whales, Dolphins and Porpoises, Mark Carwardine, ISBN 0-7513-2781-6
- Heptner, V. G.; Nasimovich, A. A; Bannikov, Andrei Grigorevich; Hoffmann, Robert S, Mammals of the Soviet Union, Volume II, part 3 (1996). Washington, D.C. : Smithsonian Institution Libraries and National Science Foundation