Brodek u Konice
Brodek u Konice (germane Deutsch Brodek) estas municipo en Ĉeĥio, kiu troviĝas en distrikto Prostějov en Regiono Olomouc. Vivas ĉi tie 804 loĝantoj (2024).
Brodek u Konice (Německý Brodek) | |||
germane Deutsch Brodek | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Brodek u Konice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Prostějov | ||
Administra municipo | Konice | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
Montaro | Drahana montetaro | ||
Situo | Brodek u Konice | ||
- alteco | 595 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 32′ 55″ N 16° 49′ 58″ O / 49.54861 °N, 16.83278 °O (mapo) | ||
Areo | 14,15 km² (1 415 ha) | ||
Loĝantaro | 804 (2024) | ||
Denseco | 56,82 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1379 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 798 46 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0713 | ||
NUTS 5 | CZ0713 589314 | ||
Katastraj teritorioj | 3 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Brodek u Konice | |||
Retpaĝo: www.brodek-u-konice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Buková, Suchdol, Skřípov, Lipová, Konice, Horní Štěpánov kaj Benešov.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1379. En la jaro 1872 Brodek ricevis kromnomon Německý Brodek – Deutsch Brodek. En la jaroj 1945–1946 la germanoj el Brodek estis ellandigitaj kaj Brodek estis enloĝigita de ĉeĥoj el la ĉirkaŭaĵo. La ofican nomon Brodek u Konice Brodek ricevis en la jaro 1952, por ke ĝi diferenciĝu de pluaj setlejoj de la sama nomo, precipe de proporcie proksimaj municipoj Brodek u Prostějova kaj Brodek u Přerova.
Brodek estis centro de la tn. lingva insulo Brodek, kiem krom ĝi apartenis ankaŭ municipoj Dešná, Labutice, Lhota u Konice, Runářov kaj Skřípov.
Partoj de municipo
redakti- Brodek u Konice (k. t. Brodek u Konice kaj Dešná)
- Lhota u Konice
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 2 848 |
1880 | 2 855 |
1890 | 2 842 |
1900 | 2 539 |
1910 | 2 545 |
1921 | 2 234 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 061 |
1950 | 1 217 |
1961 | 1 319 |
1970 | 1 191 |
1980 | 1 137 |
1991 | 1 012 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 933 |
2014 | 883 |
2016 | 840 |
2017 | 825 |
2018 | 812 |
2019 | 800 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 792 |
2021 | 780 |
2022 | 813 |
2023 | 816 |
2024 | 804 |
Memorindaĵoj
redakti- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Krucifikso malantaŭ la preĝejo
- Kapeleto en la municipo
Pluaj fotoj
redakti-
Baza lernejo de T. G. Masaryk
-
Ventoelektrejoj ĉe Brodek u Konice
-
Fonto de sennoma dekstraflanka alfluanto de rojo Bukovanka
-
Pejzaĝo direkte al Skřípov
-
Kapeleto de sankta Anna
-
Kapelo de Mater Dolorosa, Dešná
-
Kruco antaŭ la kapelo de Mater Dolorosa, Dešná
-
Kruco norde super la vilaĝo, Dešná
-
Misia kruco apud la preĝejo
-
Kruco antaŭ la preĝejo
-
Kruco ĉe vojo direkte al Skřípov